Esperanto klubo Eindhoven

EKE

Esperanto Klubo Eindhoven

 

Parels

 

TRE-EGE bone!
Sabaton, la 21-an de aprilo, kunvenis 6 nederlandanoj kaj 12 germanoj okaze de la 1-a Translima Renkontiĝo Esperanta de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). La du grupoj volis daŭrigi la amikajn interrilatojn, kiuj komencis novembre 2005 dum la Malferma Tago de UEA per persona amikiĝo inter Ralph Schmeits kaj Ludger Schméink.
Ili konstatis, ke iliaj respektivaj loĝurboj distas nur 100 kilometrojn, kaj ili do interkonsentis regulajn vizitojn mutualajn de la Esperantistoj el Helmond / Eindhoven kaj el Essen / Ruhr-Regiono por apliki Esperanton kaj konatiĝi kun la najbara regiono.

La komencon faris la nederlandanoj, kiuj invitis la germanojn al Helmond okaze de la Tago de la Malferma Muzeo en septembro. Nun la Esperantistoj el la Helmonda regiono sekvis inviton de la Esperanto-Grupo Essen. Ne nur pro manko de atraktiva urbocentro (urba slogano: Essen – la aĉetumurbo!“) sed ankaŭ por ke la gastoj bone konatiĝu kun la Ruhr-Regiono Ludger Schméink okazigis la unuan TRE-EGE en la Monda Kulturheredajo Minejo Zollverein. Tie li estis organizinta profesian gvidadon tra la karbolavejo de Ŝakto 12 kaj la koaksigejo Zollverein.

La unua gvidado, do tra la karbolavejo, daŭris preskaŭ du horojn. Ĝi komencis per supreniro sur la tegmenton de la konstrua?o, ekde kie la gastoj havis belegan superrigardon super la centra Ruhr-Regiono (Bottrop, Scholven, Oberhausen, Gelsenkirchen kaj Essen).

Antaŭ ĉio tamen impresis la ege vasta tereno de Zollverein kaj la gigantaj konstrua?oj. Ne nur la nederlandaj sed ankaŭ multaj germanaj esperantistoj neniam vidis tiajn industrikonstruaĵojn altegajn de proksime. La germanlingva gvidisto ne nur eksplikis la funkcion de la konstruaĵoj kaj maŝinoj kaj la elminigon de karbo, sed ankaŭ permesis la enrigardon en la laborvivon ofte tre mallongan pro la polvoza kaj bruega labormedio. Je tio Ludger Schméink travivis sian premieron kiel tradukisto. La rezulto ŝajnas esti bona, ĉar se la gvidisto rakontis ŝercan anekdoton, unue ridis la germanlingvanoj, duonminuton poste la restaj esperanistoj.

Post kafopaŭzo en la koaksigeja kafejo sekvis gvidado tra la koaksigejo. Tiu ĉi funkciis laŭ ege simpla principo, nome de panrostilo aŭ bakforno, sed ĝi estas grandega uzino. La bela vetero kaj la la resaniĝinta naturo aperigis la instalaĵon en nereala kaj stranga beleco. Tamen la eksplikoj de la gvidisto atentigas anka? ĉi tie pri la inferaj laborkondiĉoj.

Post la gvidado Petra Dückershoff regalis la malsatan esperantistaron per bongusta pikniko. Tempo por interpersonaj paroladoj kaj interkonatiĝoj. Dum tio Ralph Schmeits donacis al la organizintoj de TRE-EGE simbolan frandaĵon: bombonojn en formo de rideto. La urba slogano de Helmond estas „Helmond – een glimlach in Brabant“ [Helmondo – rideto en Brabanto]. Ralph ankaŭ invitis al vizito en tiun-ĉi regionon venontseptembre. Post tiam la gastoj disiris kun la sento, ke la evento kaj sia etoso estis TRE-EGE bone.

L.S.

Dua translima Esperanto-renkontiĝo en Essen
Sabaton la 21-an de aprilo 2007 dek ok germanaj kaj nederlandaj esperantistoj kunvenis en la germana urbo Essen.
Ses esperantistoj el la Helmond - Eindhovena regiono ekskursis tien por ĝui Esperantan ĉiĉeronadon en la tiel nomata “Zeche Zollverein”, fama karbominejo de la Rur-regiono. La germana ne-esperantista ĉiĉerono parolis pri diversaj interesaĵoj, dum membro de la Essena Esperanto-klubo, Ludger Schmeink, interpretis. Nuntempe la karbominejo “Zollverein” estas mondkultura heredaĵo, sed feliĉe oni konservis la konstruaĵojn, tiel ke ankaǔ estontaj generacioj povos vidi la restaĵojn de impona industrio. Posttagmeze la Essen-anoj (specialan dankon por Petra Dückershoff) prizorgis kompletan kaj bongustan piknikon, kiun ni manĝis vid-alvide de koaksfornoj kaj apud centmetra kamentubo.
   

Same kiel pasintaŭtune okazis en Helmond, kiam la germanoj (kaj ankaŭ belgoj kaj franco) vizitis Nederlandon, ankaux ĉi-foje dum la pikniko la invititoj dankis la invitintojn. Ralph Schmeits kaj Twan Gremmen transdonis al Ludger tiel nomatajn “Helmondjes”, kiuj estas franda specialaĵo el Helmond. Pro la sukceso de la lastaj du renkontiĝoj ili invitis la germanajn amikojn viziti la Helmond - Eindhovenan regionon denove en septembro. Ĉi tiu ekskurso okazos sabaton la 22-an de septembro 2007. Tiam ni ekskursos al la novkonstruita kvartalo Brandenvoort, tutlande konata pro sia eksterordinara arkitekturo.
Kompreneble ne nur germanoj, sed ĉiuj esperantistoj estos bonvenaj partopreni la unutagan ekskurson. Interesitoj povas kontakti la kontaktpersonon en Helmond, Twan Gremmen: info@twangremmen.nl, tel: 0492-544472.